Aŭtoro | Norman Booth |
---|---|
MIDI | venu_amikoj.mid |
Venu amikoj, kantu kun mi,
dum ni vagas sur la blua mar’
Estu ni feliĉaj, gajaj estu ni,
dum ni vagas sur la blua mar’
Estu ni gefratoj; pacaj estu ni;
ridu ni tre ofte; ĝojaj ĉiam ni.
Venu amikoj, kantu kun mi,
dum ni vagas sur la blua mar’
Nuin ni dancas gaje en la plena freŝaer’
samaj niaj korpoj fortaj kiel metal-fer’
vagas ni tra montoj kaj la bela bona ter'.
Estu ni feliĉaj, jen.'
Venu amikoj, kantu kun mi,
dum ni vagas sur la blua mar'.
Estu ni feliĉaj, gajaj estu ni,
dum ni vagas sur la blua mar'.