Uzantaj iloj

Retejaj iloj


wiki:user:pista

Pista

Mi estas MÉSZÁROS István (pron. mesaroŝ iŝtvan), aŭ simple Pista (pr. piŝta).
Mi komencis lerni la lingvon en mia infanaĝo. Mi laboris longe ankaŭ en Hungara E-Asocio. Nun mi estas kunlaboranto de Eventoj-teamo. Krom tiu laboro mi ciferecigas gazetojn kaj librojn, unuavice hungaraĵojn. Plejparte ili estas troveblaj sur hejmopaĝo http://egalite.fw.hu.
Mi havas edzinon kaj prenkreskajn infanojn.

Diskutejo

  • Saluton, Pista! (Mi ne scias vian nomon). Vi ekis grandegan laboron por enretigo de paperkantaroj. Vi estas bravulo! Bonvolu redakti tiun ĉi paĝon kaj iomete prezentu vin. Je Nova Jaro :-) --- Aleksej KUZNECOV 2009/12/29 06:47
  • Pista laŭ plena nomo estas Mészáros István, karesnome Pista, kunlaboranto de la Esperanto-Centro Eventoj en Budapeŝto. Inter pluraj aliaj li prizorgas la Internacian Kalendaron de Esperantaj Renkontiĝoj, kaj li estas la ĉefa kunlaboranto por STEB, la Scienca Teknika Esperanto-Biblioteko ĉe http://www.eventoj.hu --- SZILVÁSI László
  • Saluton al ĉiuj! Por mi ne estas travidebla la strukturo de vikiejo - László hodiaŭ (laŭ kalendaro: hieraŭ) montris al mi tiun ĉi mesaĝon. Antaŭhieraŭ mi alklakis tekston supre “persona paĝo”, kaj respondis, ke ne estas kreita - provizore mi rezignis. -- Piŝta
    • Resaluton! Tiu paĝo estas via persona. Ligo al ĝi estas [[/wiki/user/pista]]. Vi povas uzi ĝin por viaj bezonoj. --- Aleksej KUZNECOV 2010/01/28 06:19
  • Grandan parton de kantoj sen muziknotoj mi alŝutis. Provizore paŭzas kompostado de muziknotoj, ĉar la provotempo de la ĝis nun uzata programo finiĝis. Nun mi atendas novan leĝe uzeblan programon. Ĝi kapablas komposti muziknotojn kun tekstoj kaj akordoj, kapablas produkti midiojn kun diversaj instrumentoj, krome fari bildojn de kompletaj paĝoj. Eĉ midion konverti al muziknotoj. ——— Laŭ mia opinio mankas en la vikikantaro kelkaj kategorioj: etinfana, junulara, muzikalo, opereto. La kategorio infana kovras tro vastan aĝokategorion. Mi havas kolektaĵon da infanaj kantoj, ritmaj diraĵoj kaj ludoj, kiuj estas por malgrandaj infanoj ĝis aĝo 6-7 jaroj. ——— Mankas ankaŭ multaj popolnomoj: argentina1), armena, aŭstra2), aŭstralia, azerbajĝana, belarusa, bretona, bulgara, ĉilia, ĉina3), dana, estona, eŭska, finna, flandra, galega, greka, havaja, irlanda, israela, jida, kanada, kartvela, kazaĥa, kimra, kirgiza, korea, kroata, kuba, makedona, meksika, moldava, moravia, nederlanda, norvega, okcitana, prusa, serba, slovena, skota, sudafarika, svahila, svisa, taĝika, transvala, turkmena, usona, uzbeka, valona, vjetnama. --- Piŝta Mészáros, 2010.03.06.
    • Dankon al via grandega laboro! Pri novaj etikedoj mi povas diri, ke ni povas eksperimenti, krei novajn. Se al ni ne plaĉos io, ĉiam eblas ja ripari.
      Pri popolnomoj: ĝis nun per etikedoj estis markitaj nur fontolingvoj por tradukoj. Popolnomon eblas mencii rekte en paĝo kiel noto aŭ fari du etikedojn - unu por la lingvo, kaj la duan por popolo/lando (ekzemple: argentino hispana) --- Aleksej KUZNECOV 2010/03/12 06:54
1)
hispana
2)
germana
3)
mankas kantoj
wiki/user/pista.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)