Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jim_kaj_mi

Jim kaj mi

TekstoOlfert Jespersen
Esperanta tekstoEvald Gunnersen

Teksto

Jim kaj mi amikoj estis ĉiam,
depost en la mondon venis ni.
Ploron, plendon konis Jim neniam,
feliĉulo ĉiam estis li.
Feliĉega Jim!
malfeliĉa mi!
Ho, pro la sukces'
vin envias mi!

Jim kaj mi ekamis inon saman,
nur al Jim ŝi dolĉe diris “Jes“.
Jim posedis, ho, belecon faman,
estus nur pri mi mensoga tez'!

Post jareto mortis Jim, la brava,
heredaĵo estis nur vidvin'.
Kuŝas Jim sub foliaro flava,
la vidvino nun edziĝis min!

jim_kaj_mi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)