Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | Taras Ŝevĉenko |
---|---|
Muziko | ukraina popola |
E-teksto | B. Berin |
Unu el la plej konataj ukrainaj popolkantoj.
Bruegas, ĝemas Denpro vasta,
Hurlegas vento kun koler';
Leviĝas ond' post ondo hasta,
Salikojn fleksas vent' al ter' …
Kaj pala luno tra nubaro
Montradis sin en tiu hor',
Kvazaŭ ŝipet' en blua maro
Elnaĝis jen, jen dronis for.
Ne kantis dume kokoj fruaj,
Neniu bruis dum maten'.
Nur vokoj sonis la noktuaj,
Kaj knare fleksis sin fraksen'.