Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dubinusxka

Dubinuŝka

Esperanta tekstoBIRJUKOV
Tipotraduko

Teksto

Multajn kantojn mi aŭdis en mia patruj'.
Ili ĉiuj malĝojon entenas,
Sed nur unu mi bone memoras eĉ tuj, —
Ĝi al laboristar' apartenas.

Rekantaĵo:
Hej, vi, kara bastonego!
Hej, vi, verda potencega!
Ni tiru, ni tiru kun forto!

Kaj de avoj al patroj al la posteul'
Ĝi transiras jam kvazaŭ heredo.
Kaj dum la malfeliĉ' por popol', mizerul'
Estas ĝi plej fidela rimedo.

Rekantaĵo

Oni diras, labori ne ŝatas muĵik',
Decas lin per punbatoj instigi,
Nu do, kiel forgesi pri kara muzik',
Pri bastono la kanton ĉesigi?

Rekantaĵo

dubinusxka.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)