Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | slovaka popolkanto |
---|---|
Origina titolo | Zahučali hory |
MIDI | ekmugxegis_montoj.mid |
E-teksto | Ján VALAŠŤAN - DOLINSKÝ kaj Eduard V. TVAROŽEK |
---|---|
Kantis | Qexteto Esperanto |
Ekmuĝegis montoj,
muĝis la arbaroj.
/:Kien vi pasis for,
miaj junaj jaroj?:/
Miaj junaj jaroj
ne travivis belon;
/:miaj junaj planoj:/
ne atingis celon.
Miaj junaj jaroj,
mi vin perdis tute,
/:kvazaŭ en akvon mi:
ŝtonojn ĵetus ŝute.:/
Ekbruegis montoj, bruis la arbaroj,
kien vi forfluis, ho junaĝaj jaroj?
Miaj junaj jaroj, aĥ, ne uzis bonon
kaj mi ilin perdis, kiel la flor’ kronon.
Mia junulaĝo senutila estis,
senutila estis, al mi kulpo restis.
Mia junulaĝo, kien mi vin metis?
Kvazaŭ mi ŝtoneton en la akvon ĵetis.
Ŝtono en la akvo sin almenaŭ movos,
sed reveni al mi la junec’ ne povos.
E-teksto | Joachim GIESSNER |
---|---|
Kantis | miksita kantista ĥoro Cantica |
Ekmurmuris montoj, zumis la arbaroj:
kien malaperis miaj junaj jaroj?
Al la junaj jaroj mankis la beleco,
kaj malgaje pasis temp’ de la juneco.
Eĉ ŝtoneg’ en akvo, fine ĝi sin movas,
sed la junaj jaroj ne reveni povas.