Uzantaj iloj

Retejaj iloj


hoj_en_cxeriza_gxardenet



Hoj En Ĉeriza Ĝardenet'

Ukraina popola kanto.

Teksto

Dm
Hoj, en ĉeriza ĝardenet'
Gm Dm
De najtingalo sonas kant'
Gm A7
Reveni hejmen volis mi,
A7 Dm
Sed forte tenis min amant'

Karulo mia, estas mi
Por via vivo la destin'
Vekiĝi povas la patrin'
Kaj certe ŝi riproĉos min.

La veron diru vi al ŝi
Rakontu pri mirinda nokt'
Printempo venis jam al ni
Alportis ĝojon al ĉi lok'.

Filino mia, scias mi
Kun kiu estis vi dum nokt'
Pro kio haroj en malord'
Kaj plore staras vi ĉe l'pord'

Plektaĵo estas en malord'
La harojn taŭzis amikin'
Kun larmoj staras mi ĉe l'pord'
Ĉar knabon amas mi ĝis mort'

Vi jam maljunas, ho patrin',
Sed mi – floranta junulin'
Mi volas vivi, amas mi,
Do ne riproĉu, panjo, min.

hoj_en_cxeriza_gxardenet.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)