Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Originala titolo | “Ходит песенка по кругу” |
---|---|
Muziko | Oskar Felcman (Оскар Фельцман) |
Originala teksto | Miĥail Taniĉ, Igorj Ŝaferan (Михаил Танич, Игорь Шаферан) |
Originala plenumo | Eduard Hil (Эдуард Хиль) |
Esperanta teksto | Jaroslavna Puŝkarskaja, Julija Dunajeva, Aleksandr Ĥrustaljov |
Tipo | traduko |
Ie ĉi-kantet' verkiĝis,
Kaj kun rapidec' raketa
Sammatene translokiĝis
Al alia flank' planeda.
Rf:
Preterfluge, preterire
Perboate, perbicikle
Al amiko adresata
Iras kant' laŭ rond', kantata,
Ĉar ja ronda estas Tera glob'.
De l' komenco aŭ de l' fino
Oni kanton kanti rajtas
Simple, sun' en kanto brilas,
Riveret' en ĝi lirladas.
Rf:
Eblas senti gajon, triston
Kun anime-kora kanto,
Kun pasanto renkontita
Ĝin dividi kvazaŭ panon
Rf: