Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jxulieto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ĵulieto

TekstoNADAU
E-tekstoKaj Tiel Plu
MuzikoM. MAFFRAND
KantasKaj Tiel Plu

Teksto

Refreno:

Anĝelet' dormu
belulin' dormu
alvenas tute
plenreva la nokt'.
Blovu kandelon',
lumigu stelon
premu okulferma
la fingron al mi.

Paĉjo por ci
estas paĉjo muzika,
tiklo-komercanto,
frenezul',
por pentri al ci
tute bluan dometon
aŭ meti la lunon
sur la lit'.

Refreno

Kio estas ci
ŝafistin' aŭ princino
montar' aŭ marbodo
kor' de kap'?
Kia estos ci?
Kie trovos mienon,
ĉi tie aŭ en
libera mond'?

Refreno
jxulieto.1176012640.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)