Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_gaja_migranto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La gaja migranto

TekstoJ. von EICHENDORFF
E-teksto. E. MEIER
E-tekstoL. L. Zamenhof
Origina titoloWenn Gott will rechte Gunst erweisen

Fonto: el Eĥo Esperantista (red. Karlo Steier)

Teksto

Se Dio volas vin favori,
Li igas iri vin tra l'mond'
Por mirindaĵojn al vi montri
En sia kreitaĵa rond'.
La malviglul' en hejma domo
Ne ĝojas pro matena lum',
Lulanta la infanojn homo
Zorgadas li nur pro mastrum'.

Riveroj plaŭdas de l'montaro,
Alaŭdoj ĝojas en aer'; —
Ĉu mi ne kantu kun birdaro
Pro la de Dio bela ter'?

Kaj mi nur fidas bonan Dion,
Pro kiu konserviĝas ĝi;
Ĉu mi do zorgu, timu ion?
Pro li prosperos ankaŭ mi!

Teksto 2

Se donas Di' al vi favoron,
Li sendas vin for el la dom',
Por montri sian mirlaboron,
La belan mondon al la hom’.

De l’ montoj riveretoj fluas,
Alaŭdoj kantas super mi,
Mi ankaŭ gajan kanton bruas
Al la tutmonda harmoni’.

Al Dio fidas mi kun ĝojo,
Li zorgas pri la tuta ter',
Li ankaŭ min sur mia vojo
Eterne gardos de l' danĝer'.

la_gaja_migranto.1283037870.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)