Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_karulon_sxi_sopiris

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La karulon sxi sopiris

E-tekstoFerdinand Pfeil
Origina titoloIhren Schäfer zu erwarten

Teksto

La karulon ŝi sopiris,
En ĝardenon ŝi ŝteliris,
Sub la branĉoj de abi'
Baldaŭ dolĉe dormis ŝi.

La patrino laŭ kutimo,
Pro suspekto en animo,
Mallaŭtege serĉis ŝin, —
Sed jen sola la knabin'.

Panjo kisis ŝin subite,
Kaj duone nur vekite
Diris ŝi: „Ho vi karul',
Kisu min kun ama brul’!”

„Vi do ĉiam min mensogis!
Ĉar amato vin delogis!
Tial estu via pun':
Monaĥin' fariĝi nun!”

Monaĥinojn mi ne amas,
Dum en koro amo flamas!
Kial vi, ho diru min,
Ne fariĝis monaĥin'?

la_karulon_sxi_sopiris.1295707163.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)