Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_musxbirdo

La muŝbirdo

Esperanta tekstoHéctor Jiménez
Esperanta plenumoHéctor Jiménez
Tipotraduko

Teksto

Tre bela flor’
kreskis apud fontano
pli pura ol la iluzia flor’
kaj uragan’ eltiris ĝin kun malamo
kaj falis sur la akvon tiu flor’.

Tuj iu muŝbird’,
kiu tra la arbar' flugadis
rapide ekhelpis la floron kun dolor
sed kiam per ĝia beko ĝin tuŝadis
subakviĝis kune kun la bela flor’.

Do la muŝbird’
postkuris tre konstante
la belan floron kun amo, kun dolor’
kaj je la fin’ svenis kaj falante
en la fluon ĝi samsortis kiel la flor’.

Tiel ekzistas en la mondo homoj
kies sindonemo valoras pli ol trezoro,
mi estus la muŝbird’
se vi min amus
mia pasi' estas la torent’
kaj vi la flor'.

la_musxbirdo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)