Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_scivola_elefantido

La scivola elefantido

Teksto

Ni rigardu: jen simio sen ĉapet',
al li mankas krom ĉapeto eĉ jaket'
Li sur arboj en branĉaroj
regas super la bananoj
en tre bela arbaret'.

Refreno:

Lando riĉa estas ja Afrik'
bumtarata — vere sen kritik',
vivas tie en grand' ar'
tre miriga ja bestar'.

Vivas ankaŭ besto kun la ĝibopar',
nomiĝanta “la kamelo” de bestar'.
Rigardate de la flanko
ne similas ĝi al ŝranko,
sed al la monto-par'.

Refreno

El alteco vidos mondon ĝirafin',
kiu estas tre fiera besta in'.
Kaj el tiu pozicio
por ŝi eta estas ĉio,
eĉ malalta la strutin'.

Refreno

Pro parado sin turmentas ĉiu in',
sed plej multe sinjorino la strutin'.
Se ŝi sentas malagrablon,
ŝovas tuj ŝi en la sablon
sian kapon, timulin'.

Refreno

Aŭdu nun pri scivolega stulta id',
kiu estas vigla, la elefantid'.
De mateno ĝis vespero
ĝi demandas sen kolero:
“Kion manĝas krokodil'?”

Refreno

la_scivola_elefantido.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)