Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lasu_for_min_etulin

Lasu for min, etulin’

Origina titoloLaisse-moi petite fille
TekstoHugues Aufray
MuzikoGuy Magenta
Origina plenumo Hugues Aufray
TradukisAntono SAMAK

Teksto

Hale mi vidis vin, dum vi dancis.
Pli ol la maja roz’, min vi ravis.
Sed mi vane rigardis vi-in en ver’,
Ja tamen, kia pens’,
Mi nur pasas pretere.

Lasu for min, etulin’,
Lasu min va-a-gi,
Mi nur estas muzikant’,
Ruliĝanta ŝton’, vagant’.
Lasu for min, etulin’,
Lasu min va-a-gi,
Kiel vento, mi sen halt’,
Ho, ne ploru, knabin’, jam.

Al la fontano kune ni vagis.
Mane vi akvon por mi vi donis.
Min trinkigi ja vi ne de-e-vintus,
Ja tamen, kia pens’,
De vaganto foras amem’.

Lasu for min, etulin’,
Lasu min va-a-gi,
Mi nur estas muzikant’,
Ruliĝanta ŝton’, vagant’.
Lasu for min, etulin’,
Lasu min va-a-gi,
Kiel vento, mi sen halt’,
Ho, ne ploru, knabin’, jam.

Morgaŭ ja, morgaŭ dum leviĝos la Suno
Vin rekaptos ludemo.
Morgaŭ ja, post la vekiĝo
Eble vi jam forgesis min.
Lasu min, knabinet’,
Lasu min va-a-gi,

Mi nur estas muzikant’,
Ruliĝanta ŝton’, vagant’.

La-la-la – la-la-la-la – lala-la-lalala
La-la-la – la-la-la-la – lala-la-lalala

lasu_for_min_etulin.txt · Lastaj ŝanĝoj: 02.01.2023 14:43 de antono