Muziko | sveda meoldio |
---|---|
Teksto | Dan Andersson |
Hej o ho, mrnristo Jansson, blovas nun matena vento,
tuj Konstancia foriros, pasis lasta nokto do.
Ĉu vi kisis la patrinon, Stina'n eĉ kun plora sento,
ĉu eltrinkis vi la brandon? — jen kant': Hej o ho!
Hej o ho, maristo Jansson, ĉu vi timas ke fidelo
de l’ knabino translokiĝos al alia korhero'?
Via koro nun martelas kiel tremas matenstelo.
Turnu nazon al la vento, — jen kant': Hej o ho!
Hej o ho, maristo Jansson, eble venos via sorto
ĉe virinoj ne, sed ŝarkoj en la sudaj maroj ho!
Post koraloj ventŝiritaj embuskadas eble morto,
senindulga sed sincera li estas — Hej oho!
Eble sidas vi maljuna sur farmej' en Alabama,
dum forpasos viaj jaroj malrapide, certe tro
Ebla Stina'n vi forgesos je brandglut' en Jokohama,
malzorgeme, sed homece, — jen kant': Hej o ho!