Uzantaj iloj

Retejaj iloj


negas_ho

Neĝas, ho

Originala titoloHull a hó
TekstoGazdag Erzsi
MuzikoHungara popola kanto
TradukisAntono SAMAK
MIDIgazdag_erzsi_-_hull_a_ho.mid

Teksto

Neĝas, ho, neĝas, ho! –
sonĝ' en fabeleto.
Prujnas, ho, pro l’ suspir’
de l’ Vintra Aveto.

Leporet’ kaŝas sin,
tremas en la vintro.
Neĝo ja falu, sed
estu for ĉasisto.

Troglodit’, eta bird’
kaŭras en la vepro.
Pepas ĝi: estos ja
ankoraŭ somero.

Hungara teksto

Hull a hó, hull a hó,
mesebeli álom.
Télapó zúzmarát
Fújdogál az ágon.

A kis nyúl didereg,
megbújik a földön.
Nem baj, ha hull a hó,
csak vadász ne jöjjön.

Parányi ökörszem
kuporog az ágon.
Vidáman csipogja:
süt még nap a nyáron.

negas_ho.txt · Lastaj ŝanĝoj: 08.12.2024 08:54 de antono