Muziko | melodio de: Strömt herbei ihr Völkerscharen |
---|---|
Esperanta teksto | L. L. Zamenhof |
Tipo | nova teksto |
Nia lingvo Esperanto
super ĉio en la mond'!
Ho, kreskadu la anaro
de pacema, granda rond'.
Kaj fermiĝu, per kompreno
de malpaco, ĉefa front';
/: Nia lingvo Esperanto
super ĉio en la mond'! :/
Ni ne perdu la kuraĝon,
alta estas nia cel'.
Nur antaŭen! Nia stelo
alte brilas en ĉiel'!
Por la lingvo Esperanto
disvastiĝos granda hel':
/: Ni ne perdu la kuraĝon,
alta estas nia cel'. :/
Nia lingvo Esperanto
super ĉio en la mond'!
Ĝis popoloj pli libere
sin komprenos en la mond';
Ni laboru ne laciĝe
por la venko en estont'!
/:Nia lingvo Esperanto
super ĉio en la mond'! :/