Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pasis_jam_noktomez

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Pasis jam noktomez'

Esperanta tekstoJ. Murjxan
Tipotraduko
Originala titolo
Originala tekstoNurit Hirsx

Teksto

Pasis jam noktomez'
Sed luno ne jam estingiĝis,
Ĉar ja antaŭ ol estingi
La lumojn de l'stelar' —
Ke ĝuu geamanta par'.

Refreno:

Morgaŭa tutnova estos tag'
Kaj fidi ion novan — kia interes'.
Permesu do momenton, nur momenton,
Kvankam estas jam post noktomez'

Pasis jam noktomez' —
Eklumos baldaŭ matenruĝo,
Sed ja antaŭ ol forviŝi
Hieraŭon de la strat' —
Ke ĝuu amatino kaj amat'.

Refreno

Pasis jam noktomez' —
Ankoraŭ suno ne ekbrulis,
Ĉar ja antaŭ distribuo
De la lakto kaj gazet' —
Por amo al ni restu momentet'

Refreno

pasis_jam_noktomez.1673026241.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)