Uzantaj iloj

Retejaj iloj


skatoletoj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Skatoletoj

Teksto

Skatoletoj sur deklivo
skatoletoj nur el kiĉo-kaĉo
skatoletoj, skatoletoj
ĉiuj samaj en la vic'.
Unu verda, unu ruga,
unu blua kaj unu flava jen:
ĉiuj estas nur el kiĉo-kaĉo
ĉiuj samaj en la vic'.

Kaj la homoj en la domoj
ĉiuj iras al la altlernej'.
kaj eniras skatoletojn
ĉiujn samajn en la vic'.
Se doktoroj, se juĝistoj,
se ĉefoj de granda industri'
ili estas nur el kiĉo-kaĉo
ĉiuj samaj en la vic'.

Ili ĉiuj ludas golfon
kaj pensas pri l’aperitiv'
ili havas infanetojn
kiuj iras al lernej',
kune al somertendaro
kaj poste al la altlernej'
kaj fariĝas skatoletoj
ĉiuj samaj en la vic'.

Kaj la knaboj eklaboras
kaj vivas en propra famili'
kaj eniras skatoletojn
ĉiujn samajn en la vic'.
Unu verda, unu ruĝa,
unu blua kaj unu flava jen:
ĉiuj estas nur el kiĉo-kaĉo
ĉiuj samaj en la vic'.

skatoletoj.1265843921.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)