Uzantaj iloj

Retejaj iloj


start2

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Bonvenon al libera esperanto-kantaro!

Tie ĉi vi trovos kolekton de kantoj en Esperanto kaj ĉion, kio rilatas al ili: tekstojn, notojn, ligojn al e-muziko en Interreto, kaj espereble eĉ pli multe. Pli multe, ĉar ĉi tiu paĝaro estas vikio kaj vi mem povas kontribui al ĝi.
:!: Bonvolu ne uzi kopirajtitajn materialojn sen permeso de aŭtoroj!

Enhavo

Hazarda pagxo

Kiam vi min amos

Teksto Alfredo Le PERA
Muziko Carlos GARDEL

Teksto

Karesas mian revon
la dolĉa murmuro de via sopir'.
Kiel ridas la vivo
se viaj pupiloj nun rigardas min…!
Kaj se ĝuas mi ŝirmon
de via rideto simila je briz'
mi mergiĝas en mildon
kie ĉion forgesas mi.

En tiu ama tago
la rozoj ornamantaj
alivestiĝos feste
per bela brilkolor',
la sonorilaj tintoj
“ŝi estas via” — diros,
kaj plaŭdos la fontanoj
laŭ via ama kor'.
En tiu ama nokto
sur la ĉielo blua
la steloj tre ĵaluzaj
rigardos ambaŭ nin,
kaj fulmobril' mistera
en viaj haroj nestos:
lampiro scivolema
kiu lernos pri nia amo.

En tiu ama tago
nur harmoni' aŭdiĝos;
l’ aŭroro estos klara
kaj gaja l’ akvoŝpruc'.
En la venteto venos
lulkantaj harmonioj
kaj gaje la fontanoj
prikantos per murmur'.
En tiu ama tago
dolĉigos sian trilon
kantante najtingal'.
Tuj ekfloros la vivo,
ne estos plu dolor'.

En tiu ama nokto
sur la ĉielo blua
la steloj tre ĵaluzaj
rigardos ambaŭ nin,
kaj fulmobril' mistera
en viaj haroj nestos:
lampiro scivolema
kiu lernos pri nia amo.

Teksto 2

Origina teksto:

El día que me quieras

Acaricia mi ensueno
el suave murmullo de tu suspirar,
¡como ríe la vida
si tus ojos negros me quieren mirar!
Y si es mío el amparo
de tu risa leve que es como un cantar,
ella aquieta mi herida,
!todo, todo se olvida..!

El día que me quieras
la rosas que engalana
se vestirá de fiesta
con su mejor color.
Al viento las campanas
dirán que ya eres mía
y locas las fontanas
me contarán tu amor.
La noche que me quieras
desde el azul del cielo,
las estrellas celosas
nos mirarán pasar
y un rayo misterioso
hará nido en tu pelo,
luciérnaga curiosa
que verá…¡que eres mi consuelo..!

El día que me quieras
no habrá más que armonías,
será clara la aurora
y alegre el manantial.
Traerá quieta la brisa
rumor de melodías
y nos darán las fuentes
su canto de cristal.
El día que me quieras
endulzará sus cuerdas
el pájaro cantor,
florecerá la vida,
no existirá el dolor…

La noche que me quieras
desde el azul del cielo,
las estrellas celosas
nos mirarán pasar
y un rayo misterioso
hará nido en tu pelo,
luciérnaga curiosa
que verá… ¡que eres mi consuelo!

Vikiejo

Laste

  • 10-07-2020 Saluton, Samideanoj! Novaj Hungaraj popolkanto-tradukaĵoj estas legeblaj kaj aŭskulteblaj en nia retejo. Bonvolu serĉi la tradukaĵojn ĉe la Aŭtoroj Antono SAMAK kaj Gajdoŝ Pál (Paŭlo Gajdoŝ). Ili ambaŭ estas emeritaj instruistoj de literaturo k. Hungara lingvo, ambaŭ vivas en la Hungara urbo Debrecen kaj estas amikoj ekde la Zamenhof-festo de 2019. Katalin Samak, la edzino de Antono pretigas la muziknotojn por la tradukitaj popolkantoj kaj kanzonoj kaj enskribas ilin sur la retejon.
  • 27-05-2020 Dum la lastaj semajnoj estas troveblaj ĉi tie sur la KantarViki pli ol cent novaj kanto-tradukaĵoj precipe de Hungaraj popolkantoj kaj kanzonoj tradukitaj de Gajdos Pál Miklós (Paŭlo Gajdoŝ) (universitata ekzamenanto,instruisto de Esperanto) kaj Antono SAMAK, hungaraj Esperantistoj. Inter la kantoj troviĝas: infankantoj, lulkantoj, kristnaskaj kantoj, soldatkantoj, muzikitaj versaĵoj, popkantoj ktp. La kantadon helpas notoj kaj ligiloj al voĉ'- kaj videomaterialoj.
  • 30-10-2019 Restarigita ĝusta surekranigo de Kantoj kun akordoj.
  • 20-10-2019 Starta paĝo kaj kelkaj aliaj adaptitaj por porteblaj aparatoj.
  • 29-01-2019 Vikiejo ĝisdatigita, kuranta versio 2018-04-22b "Greebo".
  • 06-06-2018 Komence de majo nia vikiejo malebligis funkciadon de servilo ikso.net. Dum kelkaj tagoj aliro al la vikiejo estis ŝlosita. Nun ĉefaj problemoj estis solvitaj, vikiejo estas ĝisdatigita. Kuranta versio estas 2018-04-22a "Greebo". Pardonon pro malfacilaĵoj!
  • 23-02-2017 Aŭtorajn tradukojn prezentas Vladimir MININ. La lasta Ne, li ne amis!.
  • 25-01-2017 Vikiejo ĝisdatigita, kuranta versio 2016-06-26a "Elenor of Tsort".
  • 14-01-2017 Unua kanto de projekto Muzikumejo en la kantaro.
  • 30-12-2016 Vytautas Šilas sendis al la kantaro sian novan tradukon - Kristnasko Sankta laŭ melodio „Happy Xmas“ de John Lennon. Dankon, Vytautas!
  • 08-11-2015 Plene refunksiis vikiejo post transiro al nova servilo de E@I. Vikiejo estas ĝistatigita, kuranta versio 2015-08-10a “Detritus”.
  • 01-12-2014 Por konsulti teĥnikajn problemojn kaj diskuti pri Kantaro estis kreita Diskutejo.
start2.1571524003.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)