Uzantaj iloj

Retejaj iloj


start2

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Bonvenon al libera esperanto-kantaro!

Tie ĉi vi trovos kolekton de kantoj en Esperanto kaj ĉion, kio rilatas al ili: tekstojn, notojn, ligojn al e-muziko en Interreto, kaj espereble eĉ pli multe. Pli multe, ĉar ĉi tiu paĝaro estas vikio kaj vi mem povas kontribui al ĝi.
:!: Bonvolu ne uzi kopirajtitajn materialojn sen permeso de aŭtoroj!

Enhavo

Hazarda paĝo

Volas esti mi pino altega

Originala titolo“Я хочу быть высокой сосною”
MuzikoAleksej Ivaŝĉenko
Originala tekstoAleksej Ivaŝĉenko
Originala plenumoAleksej Ivaŝĉenko
Tipotraduko
Esperanta tekstoJaroslavna Puŝkarskaja, Julija Dunajeva, Aleksandr Ĥrustaljov
Esperanta plenumoAleksandr Ĥrustaljov

Teksto

A E7 A A7
Volas esti mi pino altega
D A
Por ne vante trairus la viv'.
E7 C#7 F#m D
Por konata al mi birdo pego
A E7 A
Gaste venus el arba masiv'.

(lastajn du liniojn de ĉiu strofo kantu dufoje)

-------------------------------------------
Disetendus radikojn mi vaste
Por staradi sur ter' kiel rok',
Kaj strobilan saluton al gasto
Sendus mi, respondante al vok'.
-------------------------------------------
Volas esti mi pino altega
Por neniofarad' dum jarcent.
Ne kombadi pinglaron disdegne,
Kaj ĝis pluv' min ne lavi sen pent'
-------------------------------------------
Por ne scii komencon kaj finon.
Por ne estu asfalt' en fenestr'.
Por brueti per krono sublime.
Por ne zorgi pri de l' vivo rest'.
-------------------------------------------
Volas esti mi pino altega,
Por alfluu de temp' ocean',
Por ke vi sub mi irus kaj degne
Ŝelon tuŝus karese per man'.

Plenumo esperante kun gitaro

Laste

  • 10-07-2020 Saluton, Samideanoj! Novaj Hungaraj popolkanto-tradukaĵoj estas legeblaj kaj aŭskulteblaj en nia retejo. Bonvolu serĉi la tradukaĵojn ĉe la Aŭtoroj Antono SAMAK kaj Gajdoŝ Pál (Paŭlo Gajdoŝ). Ili ambaŭ estas emeritaj instruistoj de literaturo k. Hungara lingvo, ambaŭ vivas en la Hungara urbo Debrecen kaj estas amikoj ekde la Zamenhof-festo de 2019. Katalin Samak, la edzino de Antono pretigas la muziknotojn por la tradukitaj popolkantoj kaj kanzonoj kaj enskribas ilin sur la retejon.
  • 27-05-2020 Dum la lastaj semajnoj estas troveblaj ĉi tie sur la KantarViki pli ol cent novaj kanto-tradukaĵoj precipe de Hungaraj popolkantoj kaj kanzonoj tradukitaj de Gajdos Pál Miklós (Paŭlo Gajdoŝ) (universitata ekzamenanto,instruisto de Esperanto) kaj Antono SAMAK, hungaraj Esperantistoj. Inter la kantoj troviĝas: infankantoj, lulkantoj, kristnaskaj kantoj, soldatkantoj, muzikitaj versaĵoj, popkantoj ktp. La kantadon helpas notoj kaj ligiloj al voĉ'- kaj videomaterialoj.
  • 30-10-2019 Restarigita ĝusta surekranigo de Kantoj kun akordoj.
  • 20-10-2019 Starta paĝo kaj kelkaj aliaj adaptitaj por porteblaj aparatoj.
  • 29-01-2019 Vikiejo ĝisdatigita, kuranta versio 2018-04-22b "Greebo".
  • 06-06-2018 Komence de majo nia vikiejo malebligis funkciadon de servilo ikso.net. Dum kelkaj tagoj aliro al la vikiejo estis ŝlosita. Nun ĉefaj problemoj estis solvitaj, vikiejo estas ĝisdatigita. Kuranta versio estas 2018-04-22a "Greebo". Pardonon pro malfacilaĵoj!
  • 23-02-2017 Aŭtorajn tradukojn prezentas Vladimir MININ. La lasta Ne, li ne amis!.
  • 25-01-2017 Vikiejo ĝisdatigita, kuranta versio 2016-06-26a "Elenor of Tsort".
  • 14-01-2017 Unua kanto de projekto Muzikumejo en la kantaro.
  • 30-12-2016 Vytautas Šilas sendis al la kantaro sian novan tradukon - Kristnasko Sankta laŭ melodio „Happy Xmas“ de John Lennon. Dankon, Vytautas!
  • 08-11-2015 Plene refunksiis vikiejo post transiro al nova servilo de E@I. Vikiejo estas ĝistatigita, kuranta versio 2015-08-10a “Detritus”.
  • 01-12-2014 Por konsulti teĥnikajn problemojn kaj diskuti pri Kantaro estis kreita Diskutejo.
start2.1571526202.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)