Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
~~LINEBREAK~~
<box 100% red | Enhavo>
</box><box 100% | Vikiejo>
</box> | <box 100% |
Tie ĉi vi trovos kolekton de kantoj en Esperanto kaj ĉion, kio rilatas al ili: nome tekstojn, notojn, ligojn al e-muziko en Interreto, kaj espereble eĉ pli multe. Pli multe, ĉar ĉi tiu paĝaro estas vikio kaj vi mem povas kontribui al ĝi. Bonvolu ne uzi kopirajtitajn materialojn sen permeso de aŭtoroj!
</box><box 100% green |Novaĵoj>
</box><box 100% | Hazarda paĝo>
Muziko | Kim J: HENRIKSEN |
---|---|
Teksto | Kim J: HENRIKSEN |
Kantas | Esperanto Desperado |
Noto:
En ĉi tiu kanto plurfoje okazas, ke la finaĵo -on estas anstataŭigita per apostrofo. (Ekzemple, «ludon» iĝas «lud'») Oficiale tio estas akceptata nur tiam, kiam vorto finas je -o.
Do por plia komprenebleco, tio estas notita en la teksto per [on]. Tiuj literoj inter la krampoj estu legataj, sed ne kantataj. (Ekzemple, se oni legas «lud[on]», oni komprenu kiel «ludon», sed kantu «lud'»)
Refreno:
Am' iris for, ho mia kor'.
Am' iris al la sud', forgesis la lud[on].
Kopenhago, ĝi estas ĉi tie.
Kopenhago, sed kie estas vi?
Kopenhago, stranga misteri'.
Ni sidis kune kaj havis etan lud[on].
Refreno
Kopenhago, ĉu vi memoras la tagon.
Kopenhago, ĉu vi memoras la agon.
Kopenhago, sed kian reagon.
Ni kune faris planojn, sed kie estis vi?
Refreno
Kopenhago, tie vi trovis KEF Kvin.
Kopenhago, tie vi trovis virin[on].
Kopenhago, sed kie mi trovos rim[on] por Kim?
Sed eble por Helle mi trovos ion bele,
almenaŭ ŝi ludas nun por vi.
Refreno
</box>|