Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
<box 96% | Bonvenon!>
Tie ĉi vi trovos kolekton de kantoj en Esperanto kaj ĉion, kio rilatas al ili: nome tekstojn, notojn, ligojn al e-muziko en Interreto, kaj espereble eĉ pli multe. Pli multe, ĉar ĉi tiu paĝaro estas vikio kaj vi mem povas kontribui al ĝi. </box><box 96% red | Enhavo>
</box><box 96% orange | Vikiejo>
</box><box 96% | Dankon al>
En kreado de la kantaro partoprenis/as: (AVO), Bert Schumann, Boris Kolker, Carlos Bianchini, Clayton Smith (Argilo), Die Weicherts (Diana), Szilvási László (Eventoj), Floreal Martorell (Flo), (Fringo), Georgij Kokolija, Gunnar R. Fischer (DĴ Kunar), Grigorij Arosev, Hokan Lundberg, Jevgenij Gaus, Michal “KuboF” Matúšov, Manuel Pancorbo, MÉSZÁROS István (Pista), Ricardo Dias Almeida, Roĝer Borĝes, Slavik Ivanov, Aleksej Kuznecov, … kaj multaj aliaj neregistriĝintaj geamikoj. </box> | <box 96% green | Novaĵoj>
Laste
</box> |
<box 96% | Elektita paĝo>
Teksto | R.Kipling |
---|---|
Muziko | V.Berkovskij |
E-teksto | S.Vajnblat |
Ĉe rivero Amazonka, kie brilas hela sun',
Ŝipoj “Don” kaj “Magdalena” nur navigas tien nun,
Ŝipoj “Don” kaj “Magdalena” nur navigas tien nun,
Kie mi neniam estis, kie brilas hela sun'.
Refreno:
Jen el haveno Liverpul' kun karga proviant'
Navigas ŝipoj de l' insul' al malproksima land'.
Kaj rekte-rekte al Brazil', kaj rekte al Brazil',
Mi ankaŭ volas al Brazil', al malproksima land'.
Ŝipoj “Don” kaj “Magdalena”,
Ŝipoj “Don” kaj “Magdalena”,
Ŝipoj “Don” kaj “Magdalena”
nur navigas tien nun.
Vi neniam, certe, trovos en arbaroj nordaj nun
Jaguarojn kaj testudojn, kiuj regas en lagun'.
Tamen en Brazilo suna, kie estas varma pluv'
Flugas multe da miraklaj birdoj en ĉiela blu'.
Refreno
Ĉe rivero Amazonka, kie brilas hela sun',
Ŝipoj “Don” kaj “Magdalena” nur navigas tien nun.
Ekvidos ĉu Brazilon mi, Brazilon mi, Brazilon mi,
Ekvidos ĉu Brazilon mi dum mia vivo - ĉu?
Refreno
</box>