Uzantaj iloj

Retejaj iloj


valsu_matilda

Valsu Matilda

Vidu ankaŭ: Valsigante Matildan

Ĉi tiu popolkanto estas tiel bonamata en Aŭstralio, ke multaj deziras ke ĝi estu la nacia himno!

  • “svagman” estas vagabondo
  • “bilabong” estas branĉo de rivero, kiu sekiĝas dum senpluva sezono
  • “kuliba” estas speco de eŭkalipto
  • “bilipot” ladpoto kiun oni pendigas super subĉiela fajro por boligi akvon

Teksto

Foje gaja “svagman” kampis apud “bilabong”,
kie la “kuliba” ja ombris lin.
Kaj li kantis atende ĝis bolis la “bilipot”,
“Venu kaj valsu Matilda kun mi”.

Refreno:

Valsu Matilda, valsu Matilda,
venu kaj valsu Matilda kun mi.
Kaj li kantis atende
ĝis bolis la “bilipot”,
“Venu kaj valsu Matilda kun mi”.

Venis ŝafido por trinki el la “bilabong”,
ĝin kaptis “svagman” kun ĝojplena kri',
kaj metante la beston en manĝosakon kantis li
“Venu kaj valsu Matilda kun mi”.

Refreno

Nun aperis farmist' sur pursanga rajdĉeval'
kun policistoj - unu, du, tri.
Ili kantis “Ho, kion vi havas en la manĝosak'
Venu kaj valsu Matilda kun mi”.

Refreno

La“svagman” eksaltis en mezon de la“bilabong”,
“Vive ne kaptos vi min” diris li.
Kaj la gajan fantomon vi aŭdos en la“bilabong”
venu kaj valsu Matilda kun mi.

Refreno
valsu_matilda.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)