Laste
- 10-07-2020 Saluton, Samideanoj! Novaj Hungaraj popolkanto-tradukaĵoj estas legeblaj kaj aŭskulteblaj en nia retejo. Bonvolu serĉi la tradukaĵojn ĉe la Aŭtoroj Antono SAMAK kaj Gajdoŝ Pál (Paŭlo Gajdoŝ). Ili ambaŭ estas emeritaj instruistoj de literaturo k. Hungara lingvo, ambaŭ vivas en la Hungara urbo Debrecen kaj estas amikoj ekde la Zamenhof-festo de 2019. Katalin Samak, la edzino de Antono pretigas la muziknotojn por la tradukitaj popolkantoj kaj kanzonoj kaj enskribas ilin sur la retejon.
- 27-05-2020 Dum la lastaj semajnoj estas troveblaj ĉi tie sur la KantarViki pli ol cent novaj kanto-tradukaĵoj precipe de Hungaraj popolkantoj kaj kanzonoj tradukitaj de Gajdos Pál Miklós (Paŭlo Gajdoŝ) (universitata ekzamenanto,instruisto de Esperanto) kaj Antono SAMAK, hungaraj Esperantistoj. Inter la kantoj troviĝas: infankantoj, lulkantoj, kristnaskaj kantoj, soldatkantoj, muzikitaj versaĵoj, popkantoj ktp. La kantadon helpas notoj kaj ligiloj al voĉ'- kaj videomaterialoj.
- 30-10-2019 Restarigita ĝusta surekranigo de Kantoj kun akordoj.
- 20-10-2019 Starta paĝo kaj kelkaj aliaj adaptitaj por porteblaj aparatoj.
- 29-01-2019 Vikiejo ĝisdatigita, kuranta versio 2018-04-22b "Greebo".
- 06-06-2018 Komence de majo nia vikiejo malebligis funkciadon de servilo ikso.net. Dum kelkaj tagoj aliro al la vikiejo estis ŝlosita. Nun ĉefaj problemoj estis solvitaj, vikiejo estas ĝisdatigita. Kuranta versio estas 2018-04-22a "Greebo". Pardonon pro malfacilaĵoj!
- 23-02-2017 Aŭtorajn tradukojn prezentas Vladimir MININ. La lasta Ne, li ne amis!.
- 25-01-2017 Vikiejo ĝisdatigita, kuranta versio 2016-06-26a "Elenor of Tsort".
- 14-01-2017 Unua kanto de projekto Muzikumejo en la kantaro.
- 30-12-2016 Vytautas Šilas sendis al la kantaro sian novan tradukon - Kristnasko Sankta laŭ melodio „Happy Xmas“ de John Lennon. Dankon, Vytautas!
- 08-11-2015 Plene refunksiis vikiejo post transiro al nova servilo de E@I. Vikiejo estas ĝistatigita, kuranta versio 2015-08-10a “Detritus”.
- 01-12-2014 Por konsulti teĥnikajn problemojn kaj diskuti pri Kantaro estis kreita Diskutejo.
2013
- 22-08-2013 Ŝanĝiĝis sintakso por enmetado de filmetoj. Dank'al ekuzado de nova kromprogramo vi povas enmeti filmetojn kaj aŭdaĵojn de pluraj fontoj: youtube, vimeo, overstream, myspace, ipernity, soundcloud, k.a.. Pliajn detalojn vd. en priskribo de funkcianta kromprogramo plugin:vshare kaj kelkaj aliaj ekzemploj en Provludejo. Ĉiuj jam enmetitaj filmetoj estas adaptitaj por nova sintakso.
- 18-07-2013 Ŝablono de la vikio ŝanĝita al "vector".
- 17-07-2013 Vikiejo ĝisdatigita, kuranta versio 2013-05-10 "Weatherwax".
- 10-07-2013 Nova simbolo por nia kantaro, kreita de Przemyslaw Wierzbowski. Ĉu al vi plaĉas?
- 26-05-2013 Bonvolu helpi en redaktado de teksto por informilo pri la kantaro.
- 26-05-2013 Nia kantaro superis ciferon 3000! Laŭ nuntaga statistiko nombro de kantoj estas 3006. Tiun rekordon jam afiŝis novaĵservo RET-INFO. Tiu atingo estas rezulto de multjara kunlaboro de internacia teamo de muzikŝatantoj, kiu ĉiutage plibonigas kaj pligrandigas nian kantaron. Dankon al vi!
- 11-03-2013 Gijom' Armide afable konsentis publikigi tekstojn de liaj kanzonoj en Vikio Kantaro. Dank'al kunlaboro de Veronika Poór (Muzaiko).
- 06-03-2013 Eric (i.d.c.) donis konsenton kopii liajn kantotekstojn en la KantarViki. Veronika Poór, dankon!
2012
- 11-12-2012 Ni havas pli ol 2500 kantojn! Rigardu statistikon. Huraa!
- 03-12-2012 Vikiejo ĝisdatigita al lasta versio de DokuWiki “Adora Belle”. Se vi trovis iun misfunkcion, nepre skribu tion en diskutejo. Nubo de etikedoj restariĝos iom poste.
- 29-05-2012 Estis enretigita albumo Bizara Lando de Carlos DEVIZIA.
- 13-02-2012 Nova esperanta reta radio nun estas ligita kun kantarovikio. Dum aŭskultado de muziko en la retejo http://muzaiko.info, tie aperas ligoj al koncernaj paĝoj en nia vikio. Nun pli ol 360 kantoj estas interligitaj. Dankon pro kunlaboro al Mike kaj Erik!
- 31-01-2012 Vikiejo ĝisdatigita, kuranta versio 2012-01-25 “Angua”.
2011
- 20-07-2011 Michal Matúšov (KuboF) prelegis pri la kantaro dum IJK 2011. La prelegon partoprenis ankaŭ famaj personoj, inter ili JoMo kaj Martin Strid.
- 02-04-2011 Daŭras enretigo de e-aj paperkantaroj, farata de Pista. Vidu, kiom granda laboro jam estis farita.
- 26-01-2011 Vikiejo ĝisdatigita, kuranta versio 2010-11-07a “Anteater”.
2010
- 16-12-2010 Transiro al nova servilo de E@I. Adreso de la kantaro ŝanĝiĝis al: “http://kantaro.ikso.net“. Malnova adreso: “http://ikso.net/kantaro” dume funkcias kaj igas ĉiujn al nova loko.
- 10-12-2010 Novaĵletero 4 dissendita.
- 05-11-2010 Jam pli ol 2000! Pista finfaris kantaron Kantoj por ĝojo.
- 25-10-2010 Se kalkuli nombron de haveblaj kantoj en la kantaro, nun ĝi alproksimiĝas al 2000! Restis malpli ol 30 kantoj. Mi proponas al ĉiuj vikianoj partopreni en kreado de jubilea Novaĵletero 4. Post kiam ni atingos tiun nobron, ĝi estos sendita al e-ujo.
- 17-10-2010 Kantareto 1973 jam plen-plenas da tekstoj. Nia pista estas laboregulo, dankon!
- 16-09-2010 Estas riparita stilo por
fikslarĝa fonto
en la vikiejo. Nun, kiel dekomence estis, vi povas muzikumi ĝuste laŭ la akordoj, kiuj estas skribitaj en tiu loko en la kantoteksto kie ili estas ludataj. Plena listo de kantoj kun akordoj. - 09-08-2010 Triopa kantaro estas plene havebla. Niaj dankoj al pista!
- 20-04-2010 18 kaj 19-an de aprilo la vikiejo ne funkciis pro neatenditaj teknikaj laboroj ĉe servilo de E@I. Nun ĉiuj funkcioj estas restarigitaj kaj neniu datumo perdiĝis. Pardonon, se tio kaŭzis al vi malfacilaĵojn.
- 02-02-2010 Aperis nova ilo por uzadi ŝablonojn en kreado de novaj paĝoj.
- 28-01-2010 Daŭras grandega laboro por enretigi paperajn kantarojn, kiun faras MÉSZÁROS István (pista). Nun el la ampleksa listo de la kantaroj plen-plenas jenaj: 50 argentinaj tangoj, Baf!, De Pont-Aven al Varsovi’, Eternaj kantoj, Hispana kantareto, Horo da opozicio, Itala kantareto, Kantaro, Kantu kune ni, Kontakto, Revenas mi, Venos liber’. Bravo!
- 12-01-2010 Problemo de fuŝitaj linioj estas solvita per instalado de kromaĵo plugin:xbr. Antaŭe uzita kromaĵo plugin:linebreak ne plu uzata. Post la ĝisdatigo, vikiejo erare vidigas liniojn kun monospaca tiparo, ekz. en kantoj kun akordoj. Bonvolu ne redakti similajn fuŝojn Espereble dum kelkaj tagoj la problemo solviĝos sur nivelo de vikiejo.
- 09-01-2010 Vikiejo ĝisdatigita. Aktuala versio de DokuWiki estas 2009-12-25 "Lemming". Pardonon, se unuatempe vi trovos portempajn misfunkciojn.
2009
- 22-15-2009 Bonega iniciato de pista listigi paperajn kantarojn. Tamen ne hastu krei novajn paĝojn, unue kontrolu ĉu la teksto vere mankas ĉe ni.
- 22-08-2009 Novaĵletero 3. Teksto dissendata.
- 17-08-2009 Nombro de kantotekstoj superis 1000! Laŭ freŝaj kalkuloj ĉi tage ĝenerala nombro de paĝoj estas preskaŭ 1400 kaj kantotekstoj estas jam pli ol 1000! Laŭ statistiko por julio 2009, nia vikio plu kronas statistikan liston ĉe servilo http://www.ikso.net. Plej lastajn aldonojn faris Manolo. Gratulojn al ĉiuj kunredaktoroj kaj vizitantoj!!!
- 13-08-2009 Miĥail Povorin kompletigis tekstojn de du liaj albumoj. Aŭtora redaktado, dankon!
- 11-06-2009 Dissendolisto esper-inform kaj post ĝi novaĵservo Ret-Info dissendis statistikon pri aperado de muzikalbumoj en esperanto dum tuta ĝia historio, preparita de Lu Wunsch-Rolshoven. Li publikigis la liston de tiuj preskaŭ 300 muzikalbumoj kaj metis ĝin al vikipedio. Ret-Info ripetante la novaĵon aldonis ankaŭ ligon al nia kantaro. Dankon!
- 10-02-2009 En la kantaro nun kreskas kvanto de paĝoj kun indikitaj muziknotoj kun vortoj. Por pli rapida aliro al tiuj kantoj estis kreita nova etikedo Notoj. Lastajn redaktojn faris SZILVÁSI László,dankon!
- 31-01-2009 Kompletiĝis albumo “Rebela Sono” de Dolchamar.
- 23-01-2009 Laŭ lasta statistiko, de retejo ikso.net, nia projekto estas plej vizitanta kaj uzanta ĉe la servilo. Post la kantaro sekvas bone konataj http://www.lernu.net kaj http://www.ilei.info. Nia projekto ankaŭ kronas liston de plej multepaĝaj projektoj. Huraaa!
- 08-01-2009 KuboF kompletigis la kantaron per ĉiuj kantotekstoj de Martin & la talpoj. Dankon!
2008
- 13-02-2008 Novaĵletero 2
- 12-02-2008 Aldone al viatubaj filmetoj aperis ebleco enpaĝigi filmetojn kun subtekstoj de retservo Overstream. En tiu servo ĉiu povas aldoni subtekstojn al filmetoj de YouTube, Google Video, MySpace Video, Dailymotion, Veoh kaj Megavideo. Sintakso similas al tiu de YouTube.
- 04-02-2008 En la kantaro aperis nova ebleco enigi viatubajn (YouTube) filmetojn al viki-paĝoj Uzante novan etikedon Filmo vi povas trovi tiujn paĝojn.
2007
- 25-12-2007 Ĝojan Kristnaskon, kiuj jam festas, alvenon de Nova Jaro, kiu nepre alportos al vi feliĉon kaj plej varmajn bondezirojn al ĉiuj muzikemaj samideanoj!!!
- 16-11-2007 Laŭ freŝaj kalkuloj kvanto de kantoj en la kantaro superis 800! Ĝenerala kvanto de paĝoj superas 1100! Hura!
- 14-11-2007 Unufoje en historio de Kantaro-vikio iu fuŝatako kaŭzis malfunkcion de tuta vikiejo dum unu tago. Pardonon, se vi tiutempe deziris veni tien.
- 03-11-2007 Ricevitaj permesoj publikigi kantojn el kasedo Antaŭ du jaroj de KONISI Gaku, MIKI Ŝikoŭ…
- 01-09-2007 Kompletiĝis la albumo “Internacia Lingvo” de Daniel HADDAD.
- 25-07-2007 Ricevita permeso kopii kantotekstojn de Lusi Rimon
- 14-07-2007 Roĝer BORĜES kompletigis albumon de Supernova.
- 23-03-2007 Kompletiĝis albumo “Karteta dom'” de Inspiro.
- 16-03-2007 Gastlibro redaktebla sen ensalutigo. Bv. esprimi vian opinion rilate de la kantaro!
- 09-03-2007 Ekfunkciis nova sxelo por la kantaro. Ĝi uzas DokuWiki. Enhavo estis reprenita de malnova kantaro krom kelkaj lastatempaj ŝanĝoj. Malnova vikio estis translokita al http://www.ikso.net/kantaro-malnova/ ĝis ĉiuj lastaj ŝanĝoj ne estos kopiitaj.
2006
- 24-01-2006 Ricevita permeso publikigi tekstojn de KD "Destin'" (V. Soroka)
- 22-01-2006 Ĉiuj kantoj el albumo “Revas mi” de Ekvinokso haveblas, samkiel kantoj de Andrej OBREZKOV
- 16-01-2006 Martin STRID permesis preni tonsilabajn melodiojn de http://tone.se
- 13-01-2006 Andrej OBREZKOV permesis publikigi liajn kantojn kun indiko de aŭtoreco. Petinto Ljosxa KUZNECOV
- 06-01-2006 Kvanto de kantotekstoj superis 500! Je la 06-01-2006 en la kantaro haveblas 515 kantoj.
- 05-01-2006 Ricevita permeso publikigi kantotradukojn de Roel HAVEMAN. Ilin eblas preni de http://www.tekstoj.nl. Petinto Ljosxa KUZNECOV
2005
- 03-12-2005 Ĉiuj tekstoj el albumo Pluke-Traduke de Paŭlo MOĴAJEV (Mevo) kun unua en la kantaro indiko al publikiga permesilo.
- 27-07-2005 Unua atako al la kantarpaĝoj! Ekde 20-05-2005 enhavo de kvar paĝoj estis anstataŭigitaj per ekstertemaj ligaroj.
- 18-05-2005 Aperis tekstoj de kelkaj infanaj kantoj, ĉefe germandevenaj. Kelkaj notitaj kiel famaj dum REF. (ekz. Papilio)
- 06-05-2005 En la kantaro ekaperis [http://ikso.net/kantaro/?search=Jefim+ZAJDMAN kantotekstoj] de fama ukraina e-isto Jefim ZAJDMAN. Inter aliaj estas tradukoj de: Dum Brulas La Kandel, Por Tiuj Kiuj En Maro de Aleksandr MAKAREVIĈ; Vals-Boston de Aleksandr ROZENBAUM; Deziro, Meznokta Trolejbuso de Bulat OKUĜAVA kaj multaj aliaj.
- 29-04-2005 [http://www.vinilkosmo.com/?newsletter=12&lge=e Informletero de Vinilkosmo n-ro 12] enhavas anoncon pri la kantaro. Same dankon al Floreal Martorell!
- 04-04-2005 [http://esperanto.org/Ondo/ La Ondo de Esperanto] en aprila numero aperigis artikolon de Floreal Martorell pri muziko en Interreto. Inter aliaj estas menciita kantaro-vikio. Dankon al Floreal Martorell!
2004
- 21-09-2004 Ĉiuj albumoj de Persone pretas!
Novaĵletero 1, sep, 2004: En kantaro pli ol 300 kantotekstoj
- 17-09-2004 Kvanto de kantotekstoj superis
'300
'! Lastaj aldonoj: “En la spegulo” (Persone), tekstoj de Kajto. Ankaŭ nove: [http://ikso.net/kantaro/?search=Posxtelefone melodioj] por poŝtelefonoj, utila uzo de [http://ikso.net/kantaro/Sekcinomoj sekcinomoj] - 14-09-2004 Nova sekcinomo [http://ikso.net/kantaro/?search====+Mankas+teksto+=== Mankas teksto] montros al vi liston de kantoj sen teksto
- 29-08-2004 Aperis listo de uzeblaj Sekcinomoj. Ili krom strukturigo de la paĝoj ebligas facilan elekton de similaj paĝoj. (klaku ligojn en tiu paĝo)
- 28-07-2004 Dank'al internacia kunlaboro jam pretas du albumoj de Merlin.
- 20-06-2004 Finfaritaj estas kantoj el KD Jen Nia Mondo.
- 30-05-2004 Jen por vi ankoraŭ unu kolekto: Revas mi.
- 21-05-2004 Ekde nun bildoj por kantarpaĝoj eblas konservi en www.ikso.net/~kantarstoko. Por tio antaŭ metu la bildon al la [http://groups.yahoo.com/group/kantaro/ diskutejo]. Poste ili estos transmetitaj al la stoko.
- 10-05-2004 Nova paĝo Artikoloj servas por listigi interesajn artikolojn.
- 04-04-2004 Kantotekstoj por Oraj Kantoj-4 jam finfaritaj dank`a' Garik KOKOLIJA.
- 26-03-2004 Aperis kantoj de Maria Koĉetkova kaj Andrej OBREZKOV
- 20-03-2004 Nova indekso Kantoj De IJK-2004
- 24-02-2004 Kreita [http://groups.yahoo.com/group/kantaro/ dissendolisto] ĉe Yahoo por konservi uzatajn en la kantaro dosierojn kaj diskuti pri la kantaro ĝenerale.
- 08-02-2004 Guantanamera estis lasta kanto el KD Oraj Kantoj-3, kiu dume mankis
- 08-02-2004 Kantoj el KD Oraj Kantoj-2 estas por via dispono plene!
- 07-02-2004 Aboca indekso nun havas pli bonan aspekton ene.
- 04-02-2004 Estas komplete enretigitaj kantoj el KD Oraj Kantoj-1
2003
- 23-12-2003 Plej konataj kantoj de Merlin nun legeblas
- 20-11-2003 Aperis unuaj priskriboj por gitaraj akordoj