Uzantaj iloj

Retejaj iloj


start2

Bonvenon al libera esperanto-kantaro!

Tie ĉi vi trovos kolekton de kantoj en Esperanto kaj ĉion, kio rilatas al ili: tekstojn, notojn, ligojn al e-muziko en Interreto, kaj espereble eĉ pli multe. Pli multe, ĉar ĉi tiu paĝaro estas vikio kaj vi mem povas kontribui al ĝi.
:!: Bonvolu ne uzi kopirajtitajn materialojn sen permeso de aŭtoroj!

Enhavo

Laste

  • 10-07-2020 Saluton, Samideanoj! Novaj Hungaraj popolkanto-tradukaĵoj estas legeblaj kaj aŭskulteblaj en nia retejo. Bonvolu serĉi la tradukaĵojn ĉe la Aŭtoroj Antono SAMAK kaj Gajdoŝ Pál (Paŭlo Gajdoŝ). Ili ambaŭ estas emeritaj instruistoj de literaturo k. Hungara lingvo, ambaŭ vivas en la Hungara urbo Debrecen kaj estas amikoj ekde la Zamenhof-festo de 2019. Katalin Samak, la edzino de Antono pretigas la muziknotojn por la tradukitaj popolkantoj kaj kanzonoj kaj enskribas ilin sur la retejon.
  • 27-05-2020 Dum la lastaj semajnoj estas troveblaj ĉi tie sur la KantarViki pli ol cent novaj kanto-tradukaĵoj precipe de Hungaraj popolkantoj kaj kanzonoj tradukitaj de Gajdos Pál Miklós (Paŭlo Gajdoŝ) (universitata ekzamenanto,instruisto de Esperanto) kaj Antono SAMAK, hungaraj Esperantistoj. Inter la kantoj troviĝas: infankantoj, lulkantoj, kristnaskaj kantoj, soldatkantoj, muzikitaj versaĵoj, popkantoj ktp. La kantadon helpas notoj kaj ligiloj al voĉ'- kaj videomaterialoj.
  • 30-10-2019 Restarigita ĝusta surekranigo de Kantoj kun akordoj.
  • 20-10-2019 Starta paĝo kaj kelkaj aliaj adaptitaj por porteblaj aparatoj.
  • 29-01-2019 Vikiejo ĝisdatigita, kuranta versio 2018-04-22b "Greebo".
  • 06-06-2018 Komence de majo nia vikiejo malebligis funkciadon de servilo ikso.net. Dum kelkaj tagoj aliro al la vikiejo estis ŝlosita. Nun ĉefaj problemoj estis solvitaj, vikiejo estas ĝisdatigita. Kuranta versio estas 2018-04-22a "Greebo". Pardonon pro malfacilaĵoj!
  • 23-02-2017 Aŭtorajn tradukojn prezentas Vladimir MININ. La lasta Ne, li ne amis!.
  • 25-01-2017 Vikiejo ĝisdatigita, kuranta versio 2016-06-26a "Elenor of Tsort".
  • 14-01-2017 Unua kanto de projekto Muzikumejo en la kantaro.
  • 30-12-2016 Vytautas Šilas sendis al la kantaro sian novan tradukon - Kristnasko Sankta laŭ melodio „Happy Xmas“ de John Lennon. Dankon, Vytautas!
  • 08-11-2015 Plene refunksiis vikiejo post transiro al nova servilo de E@I. Vikiejo estas ĝistatigita, kuranta versio 2015-08-10a “Detritus”.
  • 01-12-2014 Por konsulti teĥnikajn problemojn kaj diskuti pri Kantaro estis kreita Diskutejo.

Hazarda paĝo

Kun alia

Teksto/Muziko Lito BAYARDO

Teksto

Kiel grandas kaj doloras via soleco,
kiel puras, kiel blankas via naiv';
ĉar malĝojo vin invadas se oni diras:
“kun alia fraŭlino promenas li.”
Do, intencas mi serene kun vi paroli
por konvinki vin tre simple, kun mia ver',
sed ĵaluzoj viaj tute vin konfuzigas
kaj vi simple respondas: “malfruas, ve!”

Refreno:

Mi ne scias pri alia
tial ke mi amas vin;
ne ekzistas ĉi alia
sed en via fantazi'.
Tamen, alia
estis por mi:
nur mia panjo,
sed forpasis
frue ŝi.

Infanaĝe mi promenis kun mia panjo,
apud mi ŝi multe ĝojis antaŭ forpas';
ŝajnis ni du gekunuloj brako-en-brako
ridetante tra l’ urbo, en milda pac'.
Kiam mi solece restis mi serĉis bruston
kaj vi donis al mi forton por mia viv'
kaj mi trovis vian puran, sinceran amon
kiun nur pro ĵaluzo mortigas vi.

Refreno

Teksto 2

Origina teksto:

Con la Otra

Porque es blanca tu inocencia como tus suenos,
es más triste y más doliente tu soledad.
Porque puede más tu angustia cuando te mienten
que del brazo con otra me ven pasar.
He venido para hablarte, serenamente,
he querido convencerte con la verdad,
pero tus amargos celos nada comprenden
y sólo me responden: “Es tarde ya”.

Yo no sé quién es la otra
si mi vida está en tu amor.
¿Dónde puede estar la otra
si no en tu imaginación?
Otra no existe
ya para mí.
¡Sólo mi madre
fue la otra
y la perdí!

He tenido muchas veces por companera
a la santa gaucha mía que me dejó
y del brazo por la calle, con qué alegría,
parecíamos novios, riendo los dos.
Cuando un día quedé solo busqué en tu pecho
el calor que me faltaba para vivir
y encontré tu amor querido, puro y sincero,
que por amargos celos veo morir.

Teksto serĉata

Kantoj, kies tekstoj mankas aŭ ne estas plenaj/fidindaj. Nomo de la etikedo: “sercxata”.

Alvenu 03.01.2010 02:44    
Cxokolada Jezuo 03.01.2010 02:44    
Cxu Vivas Vi 03.01.2010 02:44    
Kio estas nov' 14.02.2009 11:31 Erik  
Fatalino 10.01.2010 02:45    
Filo Mia 03.01.2010 02:44    
Flugila Balancilo 02.04.2010 12:12 Aleksej KUZNECOV  
Hotel Desperado 03.01.2010 02:44    
kanto pri Tihxvin 03.01.2010 02:44    
Kial 03.01.2010 02:44    
Mamba 03.01.2010 02:44    
Nokta Papilio 06.11.2010 09:20 Aleksej KUZNECOV  
Pli bonas 15.01.2023 10:45    
revas mi pri forir 22.03.2010 11:39 Aleksej KUZNECOV  
Seksperanturismo 30.11.2011 17:36 rogier  
Ska Ritmo 03.01.2010 02:44    
Sunradio 03.01.2010 02:44    
Sxa-Lu-La-La 03.01.2010 02:43    
Tago Strangis 03.01.2010 02:44    
Tempo oportunas 13.05.2008 12:00 Aleksej KUZNECOV  
Unu Por Du 03.01.2010 02:44    
Zhou-Mack MAFUILA 22.09.2020 14:43 Augusto Fornitani  
start2.txt · Lastaj ŝanĝoj: 03.03.2024 14:30 de robin