Uzantaj iloj

Retejaj iloj


june_kaj_kune

June kaj kune

En la IJK povas okazi ĉio ajn… foje eĉ ĉio samtempe! June kaj Kune, la unua originala muzikalo en Esperanto, sekvas la rakontojn de kelkaj partoprenantoj dum Internacia Junulara Kongreso. Iuj trovos amon, iuj trovos hejmon, kaj iuj trovos neatenditan helpon!

34 junuloj, loĝantaj en 14 landoj kaj 5 mondopartoj, kuniĝas en tiu ĉi unika projekto. En februaro 2022 komenciĝis la reta kunlaborado pri la skripto, kaj ĝis la komenco de la IJK ĉiuj scenoj kaj kantoj estos jam kelkfoje ekzercitaj. Eŭropa subvencio de 23 445 eŭroj ebligas repagi vojaĝkostojn kaj havi profesian ilaron por la muziko, scenejo kaj registrado.

Spertaj kongresvizitantoj rekonos ĉiujn klasikajn elementojn: karavano, trinkomanĝa nokto, komitatkunsido, internacia vespero kaj pli, sed ĉiam kun iu neatendita surprizo. Novuloj multe lernos pri la movado per ĝi: la filmregistraĵo de la muzikalo estos la plej bona varbilo por venontaj kongresoj!

June kaj Kune estis prezentita la 26-an de aŭgusto 2022 dum IJK 2022 en Westelbeers, Nederlando, kaj poste videblos en Retoso. La muzikalo daŭras 2 horojn kaj 30 minutojn.

La muzikalo estas daŭrigata de la muzikalo Petveturaj Aventuroj, en kiu Judit petveturas al Ralovalo Festivalo kaj spertas diversajn aventurojn.

Kontribuantoj

La jenaj personoj ludis en la muzikalo:

  • Emerson kiel ‘Simon’, la nelacigebla ĉeforganizanto de la kongreso.
  • Klára Ertl kiel ‘Laura’, la ĉiam helpema prezidanto de TEJO.
  • Linda Le Nepveu kiel ‘Martine’, la parolema trinkejestro.
  • Lulu Testudo kiel ‘Mimi’, la klaĉema TEJO-volontulo.
  • Siru kiel ‘Sara’, la diligenta akceptejestro.
  • Aušrinė Tamošiūnaitė kiel ‘Judit’, la scivola vojaĝanto.
  • Benĝi kiel ‘Hektor’, la varmkora ĉarmulo.
  • Adam Żyłka kiel ‘Viktor’, la timema frato.
  • Jogailė Čojūtė kiel ‘Anja’, la agema fratino.
  • Michael Vrazitulis kiel ‘Pedro’, la demandema aktivulo.
  • Michaela Stegmaier kiel ‘Oksana’, la sperta veterano.
  • Josuo kiel ‘Timo’, la nesperta komencanto.
  • Eidmante kiel ‘Kaŝa’, la noktema festulo.
  • Rafaŭ Loska kiel ‘Dilan’, la senzorga ludanto.
  • Lidia K. kiel ‘Astrid’, la ĵurnalisto de ‘Skandinava Skandalaro’.
  • Eidmante - Ĥoro
  • Lucía M. Fernández Barrera – Ĥoro
  • Noa – Ĥoro
  • Pol – Ĥoro
  • Säncor - Ĥoro
  • Siru – Ĥoro
  • Goŝka Baczyńska – Dancanto
  • Michaela Stegmaier – Dancanto
  • Linda Le Nepveu – Gvidanto de kantado, verki partiturojn
  • Tobiasz – Piana akompano, verki partiturojn
  • Benĝi - Ukulelo, verki partiturojn
  • Adam Żyłka - Basgitaro
  • Roĉjo - Kreativa direktoro
  • Karlos - Organiza direktoro
  • Alex Monaghan - Reĝisoro
  • Aspirabuf' - Surscenigo
  • Clément - Surscenigo
  • Giovanni De Lucia - Sonregistrado
  • Melono - Lumteĥniko
  • Benĝi - Muntado (videe kaj sone)
  • Gabin Forcier - Filmado
  • Jordi Calafí- Filmado
  • Sasha Murr - Filmado
  • Vojtek - Filmado
  • Lauris Lepoix - Skriptverkanto

Kantoj

Eksteraj ligoj

june_kaj_kune.txt · Lastaj ŝanĝoj: 02.03.2024 00:04 de robin