Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Originala titolo | Által mennék én a Tiszán ladikon… |
---|---|
Muziko | Hungara popolkanto |
Tradukis | Antono SAMAK |
MIDI | altal_mennek_en_a_tiszan.mid |
Mi trairus Tison per boateto,
boateto, boato.
Tie loĝas, tie loĝas kolombo,
mia kara kolombo.
En tiu ĉi urbeto,
ne fore, sed en centro,
Viol’ blua, ruĝa rozo, miozot’,
floras en la fenestro.
Mi trarajdus Tison, sed ne kuraĝas,
tion mi ne kuraĝas.
Mi timas, ke en la akvon mi falas,
en la akvon mi falas.
Sur la dors’ de l’ ĉevalo,
ekmoviĝas la selo,
Min la ŝaŭmoj pereigos glute for,
perdos min la kolombo.
Által mennék én a Tiszán ladikon,
ladikon, de ladikon.
Ott lakik a, ott lakik a galambom,
az én kedves galambom.
Ott lakik a városban,
a harmadik utcában,
Piros rózsa, kék nefelejcs,
viola nyílik az ablakában.
Által mennék én a Tiszán, nem merek,
nem merek, de nem merek.
Attól félek, hogy a Tiszába esek,
hogy a Tiszába esek.
Lovam hátán seje-haj,
félre fordul a nyereg,
A Tiszának habjai közt elveszek,
a babámé nem leszek.
Ankaŭ troveblas per subaj ligiloj infankantoj
tradukitaj de Antono SAMAK: