Uzantaj iloj

Retejaj iloj


supernova

Supernova

SUPERNOVA estas freŝa rokbando el Brazilo, en kiu anas Rogener Pavinski (voĉo kaj basgitaro), Ale Mancini (elektrogitaro) ambaŭ en Brazilo kaj Roĝer Borĝes (drumo kaj sintezilo) brazilano loĝanta en Madrido/ Hispanio. La tekstaro estis kunverkita kunlabore kun Jimes Milanez. La projekto de la muzikgrupo Supernova naskiĝis en 2004, kaj la albumo estis verkita kaj registrita dum 3 jaroj en diversaj studioj de Eŭropo kaj Ameriko kaj finfine lanĉita en Oktobro 2006 de Vinilkosmo. La sono estas sufiĉe elektro-roka, kun vigla voĉo, frapaj gitaraj akordoj kaj ritmo, kun elstara muzikproduktado. Krom la 13 kantojn kiuj konsistas la albumo, la disko ankaŭ enhavas la unuan profesie realigitan muzikvideon en Esperanto de la brazila produktejo Kosmuzik, kaj pro tio, tiu albumo jam tuj fariĝas vera mejloŝtono en la historio de Esperanto.

Albumoj

Supernova

Eksteraj ligoj

supernova.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)