Uzantaj iloj

Retejaj iloj


arbar-idilio

Arbar-idilio

Muzikolaŭ la valsomelodio de P. MÜLLER “Das Mädehen am Bodensee”
Esperanta tekstoKarl VANSELOW

Teksto

En la arbaro junulin'
Promenis kaj enuo tedis ŝin.
Sed vidis ŝi, ke birdoj du
Sin kisis kaj, dum ŝi rigardis plu,
Ŝi aŭdis trili: Tiri tiri li
Tirili tiri li tirili lu.

Ĉasisto, kiu vidis ŝin,
Divenis tuj la pensojn de l’ knabin'.
Jam baldaŭ dronis la enu'
En kisoj de feliĉaj homoj du.
La birdoj trilis: Tiri tiri li
Tirili tiri li tirili lu.

Dum li ŝin kisis plu kaj plu,
Ŝi rid-okule diris: Kia ĝu'!
Dum li ŝin kisis pli kaj pli,
Ŝi flustris: Ho ĉiela melodi'!
Ĉu aŭdas vi la Tiri tiri li
Tirili tiri li tirili lu?

Ho amo, kia dolĉa sport'!
Por vi mi vivos kaj post mia mort'
Tomb-ŝtono montru birdojn du
Kisantajn sin, por ke en-tombe plu
Memore sonĝu mi pri tiu ĉi
Tirili tiri li tirili lu.

arbar-idilio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)