Originala titolo | A csitári hegyek alatt… |
---|---|
Muziko | Hungara popolkanto |
Tradukis | Gajdos Pál Miklós (Paŭlo Gajdoŝ) |
MIDI | a_csitari_hegyek_alatt.mid |
En la Ĉitara montaro falis multe da neĝo,
Aŭdis mi, ke falis kun vi la ĉeval’, anĝeleto!
Disrompiĝis via man’, brakumi ne povas jam,
Tiel, kara anĝeleto, finiĝos jam nia am’.
En la alto flugas birdo, nigra pluma ĝi estas;
Amleteron al mia roz’ per tiu bird’ mi sendas.
„Birdo, urĝe flugu for, amleteron portu for!
Al karulin’ mia diru: vana estas jam la plor’!”
.
Tie estas arbareto, aj, tre malproksime ’stas.
En la mezo (de) rondarbaro du rosmarenujoj ’stas.
Unu al mi kliniĝos, vin alia karesos;
„Tiel, kara anĝeleto, geedza par’ ni estos!”
/
En la fora grandarbaro estas rosmarenujoj
Sur du tomboj kreskas tiuj bonodoraj arbustoj
Unu al mi kliniĝas, vin alia karesas,
Tiel kara anĝeleto geamantoj ni estas!
A csitári hegyek alatt régen leesett a hó.
Azt hallottam, kisangyalom, véled esett el a ló.
Kitörted a kezedet, mivel ölelsz engemet?
Így hát kedves kisangyalom, nem lehetek a tied.
Amott látok az ég alatt egy madarat repülni,
De szeretnék a rózsámnak egy levelet küldeni,
Repülj madár, ha lehet, vidd el ezt a levelet,
Mondd meg az én galambomnak, ne sirasson engemet.
Arra alá van egy erdő, jajj de nagyon messze van,
Kerek erdő közepében két rozmaring bokor van,
Egyik hajlik vállamra, másik a babáméra,
Így hát kedves kisangyalom tiéd leszek valaha