Uzantaj iloj

Retejaj iloj


iras_macjek

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Iras Macjek

Aŭtoropola popolkanto
E-tekstoA. Grabowski
MIDIiras_macjek.mid

Noto: Popola kanto el la regiono de Mazovio, la centra regiono de Pollando.
mazuro = mazoviano

Teksto

Kun batil' ĉe zono iras Macjek voje,
ekkantante iam: „Tindirindi“ ĝoje.
/: Se iu baras straton,
ricevas frapobaton,
Oj dana, dana, dana — dana, dana! :/

Ho ve, malsanigis Macjek nia kara:
en drinkej' ne estis dum vespero kvara —
/: al ni jam ne kantetas,
bieron ne aĉetas!
Oj dana, dana, dana — dana, dana! :/

Mortis Macjek, mortis, venis lia horo —
pacon la eternan donu Di-Sinjoro!
/: Li estis brava viro,
ĝis lasta sia spiro,
Oj dana, dana, dana — dana, dana! :/

Nia Macjek kusas sur la kverk-tabulo —
se muziko ludus… dancus la mortulo:
/: mazuro aliforte
moviĝas eĉ postmorte!
Oj dana, dana, dana — dana, dana! :/

iras_macjek.1446641756.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)