Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | Nomo FAMILINOMO |
---|---|
Muziko | Nomo FAMILINOMO |
Kantas | La Perdita Generacio (Tomio) |
Verkita Omaĝe al Varsovia Vento pro ilia centa elsendo.
Ĉi kanto venkis na “somerfrapo 2015” kaj ricevis la duan premion de “Kanto de la jaro” 2015.
(kapotasto je baro III, do sona tonalo estas F)
fajfado:
strofo:
ponto:
la unua fojo certe resonoras
ankaŭ dua fojo daŭras en memor'
se la tria, kvina, deka fojo koras
papilio iĝis or'
nu, se eĉ la centa fojo nun okazos
tutsendube ĝi ne estas sen valor'
ja tavolo post tavolo ĝi emfazos
jen naskiĝas horoflor'
ja survoje aperis flugil'
aperis stela stil', malaperis krokodil'
aperas ke survoje la ventoŝirmil'
iĝis tro, tro eta
aperis glicirizo kaj dolĉa vanil'
estu preta
por momento kiam pluvas klorofil'
ĝis la centa fojo eble kalkuleblas
sed je mil tutsimple multas la amor'
kamaradoj, dum la verda vent' malfeblas
kore kantu kiel ĥor'
: kamaradoj, ni per agoj mondon meblas
jen naskiĝas horoflor' :
Tonsilaboj de la kanto.
Ekzemplo:
Fine de la paĝo difinu etikedojn, nepraj: kanto, litero_a (aŭ litero_ĉ, litero_d, ktp)