Muziko | Melodio de Robert Stolz “Hoho, da stolzes Mädel” |
---|---|
Esperanta teksto | Karl VANSELOW |
Tipo | nova teksto |
Ke vi min malatentas,
Ĉu vi, fierulin',
Imagas, ke mi sentas
Afero grava ĝin?
Ĉu eble vi ne vidas
Kaj aŭdas? En malkaŝ'
Mi kantas kaj mi ridas
Dum via preterpaŝ'.
(Mallaŭte)
Nur poste ĝema-spire
Mi staras en angul'
Kaj viŝas kor-sopire
La larmojn de l’ okul'.