Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_tilio

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La tilio

TekstoWilhelm MÜLLER
MuzikoFranz Schubert
E-tekstoL. E. MEIER
Origina titoloAm Brunnen vor dem Tore

fonto: el Eĥo Esperantista (red. Karlo Steier)

Teksto

Ĉe l'puto antaŭ l'urbo
Jen staras la tili',
En kies ombro dolĉe
Revadis ofte mi.
En ĝia ŝel' tranĉite
Vidiĝas ama dir',
Kaj daŭre min altiras
/:Al ĝi la korsopir'.:/

Hodiaŭ, ĉe noktmezo,
Mi pasis ĝin, migrul',
Kaj spite la malhelo
Fermiĝis la okul'.
Sed ĝiaj bruaj branĉoj
Alvokis ŝajne min:
Alvenu vi, junulo,
/:Ni repacigos vin!:/

Alblovis vent' malvarme
Kun granda energi',
Ĉapelon ĝi fortiris,
Sed ne turniĝis mi.
Kaj nun, post kelka mejlo
De interspaco, ho!
Ankoraŭ bruas l'arbo:
/:Ĉe mi paciĝu do!:/

la_tilio.1266792698.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)