Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_vidis_-_betulon_faligis_la_vent

Mi vidis - betulon faligis la vent'

Teksto

Mi vidis - betulon faligis la vent',
Radikojn kaj branĉojn ĝi rompis sen pent'.
Sed la foliaro ne cedis al mort'
Ĝis suno brilanta sin kaŝis post mont'.

Mi vidis, ke vundis la cervon ĉasist',
Kaj kvankam jam mankis la fort' al rezist',
La morton rezistis la cerv en sufer',
Ĝis nokto malhela sterniĝis sur ter'.

Mi vidis - sub suna radi' papili'
Tremetis, vundita, sur verda foli',
“Mi vivu ankoraŭ” - ĝi havis en pens',
Sed teren jam falis de nokto la dens'.

Kaj brilas por ĉiuj ja suna radi',
Belsonas pro ĝi de la viv' melodi',
Sed jen malaperas la brilo de sun —
Kaj ĉio pereas, ne vivas de nun.

Min lasis edzino, mi restis en sol'. —
Kaj velkis de l'suno, de l'vivo simbol':
Sed venon de l'mort' mi ne vokas sur min:
Kun koro vundita mi vivas sen fin'.

mi_vidis_-_betulon_faligis_la_vent.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)