| Esperanta teksto | R. NORDENSTRENG, A. KOFMAN |
|---|---|
| Tipo | traduko |
| Originala titolo | Da gamla, du fria |
| Originala teksto | R. DYBECK |
Vi alta, multaĝa, libera nordland',
vi gaja, silenta, ho vi bela!
Saluton al vi, amata rava land',
/: al via verd-herbej' kun sun' ĉiela. :/
Vi tronas sur granda antikva memor',
eĥinta kun glor' de bord' al bordo.
Vi estas kaj restas sama kun la glor'.
/: Ke vivu mi kaj mortu en la nordo! :/