Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pluke-traduke

Pluke-Traduke

Kant-albumo de Paŭlo MOĴAJEV (Mevo) (Mevo)
Produktita de Societo por subteno kaj defendo de ukraina kulturo “Espero”, julio 2005.
Ĉiuj tradukoj el la rusa kaj angla, gitaro, piano, voĉo – Paŭlo MOĴAJEV

Antaŭparolo de la aŭtoro:
Saluton, mondo! Mi estas Paŭlo Moĵajev, iam elektinta por mi Esperantan kromnomon Mevo, naskiĝinta kaj vivanta en Krimeo (Ukrainio). Kiam antaŭ 5 jaroj mi scivoleme studis lernolibron de iu “artefarita lingvo”, eĉ ne sciante, ĉu ie en la mondo ekzistas vivaj adeptoj de tiu ĉi ideo, mi tute ne povis imagi, kiel rapide mi trafos la E-kavon. Kvankam neniam estas malfrue fuĝi de ĉi tie, mi preferas ne provi tion, sed anstataŭe fari mian nunan loĝejon pli interesa kaj riĉa. Per tiu ĉi disko mi invitas vin konatiĝi unue kun miaj E-tradukoj (kaj iom eĉ kun mia muzika komponado) kaj due – ekscii iom pri la kantoj kaj aŭtoroj, kiuj al mi persone ŝajnas tre interesaj. Jen fama rusia bardo Miĥail Ŝĉerbakov, filozofo, simbolisto kaj mirinde lerta ruslingvulo, jen famega duopo IVASI (Aleksej Ivaŝĉenko kaj Georgij Vasiljev), kies kantoj ĉiam elradias optimismon, vivo-ĝojon kaj iom ironian humuron, jen famaj kantoj el sovetiaj filmoj, jen kreaĵoj de kelkaj krimeaj bardoj, jen eroj el mondfamaj muzikaloj de A. L. Webber – jes ja, sufiĉe multajn interesaĵojn mi plukis kaj tradukis – ankaŭ por vi! Kvankam mi tre bone komprenas, ke mi certe ne estas la plej bona gitaristo en Esperantio, preskaŭ certe mi ne estas la plej bona kantisto, tamen mi kredas, ke tiu ĉi albumo estos por vi interesa. Kun tiu ĉi espero mi deziras al vi ĉion la plej bonan kaj forkuras serĉi novajn interesaĵon! Ĝis!
Mi esprimas grandegan dankon al ĉiuj miaj amikoj, instruistoj kaj kunlaborantoj, kies divers-aspektaj kaj malsam-ampleksaj helpoj estas neniam subtaksendaj.

Enhavo

Eksteraj ligoj

Publikigaj permesiloj

pluke-traduke.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)