Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Tie ĉi vi trovos kolekton de kantoj en Esperanto kaj ĉion, kio rilatas al ili: nome tekstojn, notojn, ligojn al e-muziko en Interreto, kaj espereble eĉ pli multe. Pli multe, ĉar ĉi tiu paĝaro estas vikio kaj vi mem povas kontribui al ĝi.
Bonvolu ne uzi kopirajtitajn materialojn sen permeso de aŭtoroj!
Enhavo
Nubo da etikedoj
Vikiejo
Dankon al
En kreado de la kantaro partoprenis/as: (AVO), Bert Schumann, Boris Kolker, Carlos Bianchini, Clayton Smith (Argilo), Die Weicherts (Diana), Szilvási László (Eventoj), Floreal Martorell (Flo), (Fringo), Georgij Kokolija, Gunnar R. Fischer (DĴ Kunar), Grigorij Arosev, Hokan Lundberg, Jevgenij Gaus, Michal “KuboF” Matúšov, Manuel Pancorbo, MÉSZÁROS István (Pista), Ricardo Dias Almeida, Roĝer Borĝes, Slavik Ivanov, Aleksej Kuznecov, … kaj multaj aliaj neregistriĝintaj geamikoj.
Dankon!
Kiu scias
Kantoj, kies tekstoj mankas aŭ ne estas plenaj/fidindaj. Nomo de la etikedo: “sercxata”.
Alvenu | 03.01.2010 02:44 | ||
Cxokolada Jezuo | 03.01.2010 02:44 | ||
Cxu Vivas Vi | 03.01.2010 02:44 | ||
Kio estas nov' | 14.02.2009 11:31 | Erik | |
Fatalino | 10.01.2010 02:45 | ||
Filo Mia | 03.01.2010 02:44 | ||
Flugila Balancilo | 02.04.2010 12:12 | Aleksej KUZNECOV | |
Hotel Desperado | 03.01.2010 02:44 | ||
kanto pri Tihxvin | 03.01.2010 02:44 | ||
Kial | 03.01.2010 02:44 | ||
Mamba | 03.01.2010 02:44 | ||
Nokta Papilio | 06.11.2010 09:20 | Aleksej KUZNECOV | |
Pli bonas | 15.01.2023 10:45 | ||
revas mi pri forir | 22.03.2010 11:39 | Aleksej KUZNECOV | |
Seksperanturismo | 30.11.2011 17:36 | rogier | |
Ska Ritmo | 03.01.2010 02:44 | ||
Sunradio | 03.01.2010 02:44 | ||
Sxa-Lu-La-La | 03.01.2010 02:43 | ||
Tago Strangis | 03.01.2010 02:44 | ||
Tempo oportunas | 13.05.2008 12:00 | Aleksej KUZNECOV | |
Unu Por Du | 03.01.2010 02:44 | ||
Zhou-Mack MAFUILA | 22.09.2020 14:43 | Augusto Fornitani |
Elektita paĝo
Teksto | Peter BELLA HORAL |
---|---|
Muziko | Eugen SUCHOŇ |
Origina titolo | Aká si mi krásna |
E-teksto | Joachim GIESSNER |
Mia lando ĉarma, valoj kaj montaroj;
kie mi naskiĝis, ravas min arbaroj.
Bela la ĉielo, alta jen super ĝi.
Amas vin kore mi, benas vin larme mi.
Ho, arbaro verda, zumas viaj plantoj,
kvazaŭ sorĉe ŝvebus delikataj kantoj.
Rozoj vi sovaĝaj, floras jen rave vi.
Amas vin kore mi, benas vin larme mi.
Kaj popolo kara sian landon vartu.
Kalojn de laboro dia mano gardu.
Kaj li donu ĝojon, ĉiam nur ĝin al vi.
Benas vin varme kaj kore per larmoj mi.
<0,667:1> <[do]=[re]> DoDo ReMi Fa Mi MiMi FaSo La a So h SoLa So FaMi Mi MiFa Mi ReDo Do DoDo ReMi Fa Mi MiMi FaSo La a So o SoLa SoFi MiTi Ti hLa Lah TiTi h SoSo SoSo re do TiLa aSo FaMi Mih LaLa aLa TiTi ido SoFa aMi ReFa Mih LaLa aLa Tire edo LaFa aRe Mi Re Do
La verŝajna kantmaniero (laŭ la komparo kun kanteblo de la originalo) estas jena:
[:Mia lando ĉarma:]
[:valoj kaj montaroj:]
[:kie mi naskiĝis:]
ravas min arbaroj-[:baroj:]
(ktp. poste sen ripetado)
Novaĵoj