Teksto Muziko | Miĥail Povorin |
---|
La lasta tago de aŭgusto…
Ĉu estas en la mondo justo?
Min premas io en la brusto
Pro la senhalta tempokur'.
Mi ĉe la tablo sola sidas
Kaj al la notlibret' konfidas,
Kion memoro mia vidas,
De kio restis kora spur'.
Refreno:
Ne bedaŭru, la vojo daŭru,
Ne enuu, verkadon ĝuu,
Ne permesu, ke kanto ĉesu,
Ke mutiĝu la son' de gitara akord'.
Ne pasivu, sed plue vivu,
Kaj ne veu, sed ion kreu.
Melodio kaj harmonio
Vin plenigu per freŝa vigleco kaj fort'.
Pro kio venis tiu tristo?
Ja estas mi esperantisto,
Delonge devus la rezisto
L' animon hardi por toler'.
Somera fin' – afer' kutima,
Kaj restas la futur' senlima,
Ne dronu nur en marĉo ŝlima
De l' vivrutin' kaj efemer'.
Refreno
Jen estas nova kant' naiva
Pri mia stato subjektiva,
Muziko – preskaŭ primitiva,
Sed naskiĝinta en la kor'.
Indulgu min, amiko kara,
Pro ĉi konfes' kaj plend' amara.
Neniu estas senerara,
Ne ĉiam gajas la humor'.
Refreno