Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ne_la_amo

Ne La Amo

Teksto kaj muziko de Grigorij AROSEV.

Teksto

Ne la amo sed la febro,
Trankviliĝo sed ne ŝtorm',
Ne animo sed algebro,
Ne pasi' sed nura form'.

Ne la kuno sed la solo,
Ne kontakt' sed miskompren'.
Kaj anstataŭ viva bolo
Marĉo kaj droniga splen'.

La kandelo jam forbrulis,
Tuta viv' vaksiĝis jam,
Kaj la vivo respegulis:
Estas febro sed ne am'.

Apud vi mi estas fremda,
Kaj penetras min malpur',
Mankas fortoj por atendo
De alveno de plezur'.

Ankaŭ mi ne havas fortojn
Por plu firmu mia brak'.
Kaj anstataŭ manĝi tortojn -
Suĉi akvon el kloak'.

La kandelo jam delonge
Sin ekstermis pro ĉagren',
Kaj anoncis vento gonge
Ke ne estas kun', sed sen'.

Certe vi ne vi jam estas,
Ankaŭ mi ne estas mi.
Nia amo ĉerke kestas,
Anstataŭas ĝin kemi'.

Ne plu estas mi naiva.
Pro foresto de la halt'
Nekredeble tedis vivo -
Ĝi similas al asfalt'.

La kandelo ploras gute
Kun neniu perspektiv'.
Kaj forfluas pominute
Tra la fingroj nia viv'.

Ne la amo sed la febro,
Trankviliĝo sed ne ŝtorm',
Ne animo sed algebro,
Ne pasi' sed nura form'.

ne_la_amo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)