Uzantaj iloj

Retejaj iloj


reveno_tango

Enhavtabelo

Reveno

Teksto Alfredo Le PERA
Muziko Carlos GARDEL

Teksto

Mi ekvidas la briltikon
de la lumoj kiuj fore
al mi montras revenvojon…
Jen, la samaj lumigintaj
per ekbriloj palaj siaj
multajn horojn da dolor';
kaj kvankam ni ne deziras
certe revenos ni al sama lok'.
Kvieta strato, kie eĥo diris:
“Ja estas viaj ŝiaj am' kaj viv'.”
sub la rigard' trembrila de la steloj,
la samaj kiuj vidas nun reveni min.

Refreno:

Reven'
kun la frunto velkinta
kaj blankaj la haroj
pro l’ neĝo de l’ temp'.
Eksent'
ke nur blov' estas vivo,
dudek jaroj nenio,
ke vagante en febro
denove ŝin nomas
kaj serĉas l’ animo.
L' anim'
kiu nun rekroĉiĝas
al dolĉa memoro
por plori pri ŝi.

Timas mi la renkontiĝon
de l’ pasinto revenanta
por alfronti mian vivon.
Timas mi pri tiuj noktoj
kiuj plenaj de memoroj
katenigos reve min.
Sed vojaĝant' kiu fuĝas
foje ekhaltos en sia forir'.
Estas pro tio ke l’ temp' detruema
ĉi iluzion mortigis, sed nun
kaŝe mi gardas en la kor' esperon,
espero kiu estas por la kor' fortun'.

Refreno

Teksto 2

Origina teksto:

Volver

Yo adivino el parpadeo
de las luces que a lo lejos,
van marcando mi retorno.
Son las mismas que alumbraron,
con sus pálidos reflejos,
hondas horas de dolor.
Y aunque no quise el regreso,
siempre se vuelve al primer amor.
La quieta calle donde el eco dijo:
“Tuya es su vida, tuyo es su querer”,
bajo el burlón mirar de las estrellas
que con indiferencia hoy me ven volver.

Volver,
con la frente marchita,
las nieves del tiempo
platearon mi sien.
Sentir, que es un soplo la vida,
que veinte anos no es nada,
que febril la mirada
errante en las sombras
te busca y te nombra.
Vivir,
con el alma aferrada
a un dulce recuerdo,
que lloro otra vez.

Tengo miedo del encuentro
con el pasado que vuelve
a enfrentarse con mi vida.
Tengo miedo de las noches
que, pobladas de recuerdos,
encadenan mi sonar.
Pero el viajero que huye,
tarde o temprano detiene su andar.
Y aunque el olvido que todo destruye,
haya matado mi vieja ilusión,
guarda escondida una esperanza humilde,
que es toda la fortuna de mi corazón.

reveno_tango.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)